Dua simpozio pri homaranismo en 2011

HeKo 407 9-B, 22 okt 09

KonKorDo (“kongresa korespondunuo”), konsistanta el la prezidantoj de Scienca Instituto Zamenhof, de Kultura Centro Esperantista kaj de Hilelista Esperanto-Komunumo, unuanime opinias ke en 2011 indus alia simpozieca renkonto, prepare al la kongreso de 2014.

La sidejo de la dua Simpozio pri Homaranismo estos en Svislando, probable ankoraŭ en Ĉaŭdefono, sed nur parte ĉe la Esperanto-Domo, kies kapacito ne superas tridekon da personoj. La dua simpozio fakte havos almenaŭ unu tagon kun neesperantistoj (do ne nur esperantlingvan, sed kun interpretado), konsekvence kun pli vasta publiko.

Kia estos la karaktero de la dua Simpozio? Pri tiu ĉi demando KonKorDo preferas lasi la respondon al la diskutlisto kiu preparis la unuan Simpozion, kie membras preskaŭ ĉiuj eminentaj zamenhofologoj: zamenhof [ĉe] esperantio [punkto] net (zamenhof[at]esperantio[dot]net). Ĉi tiu diskutlisto apartenas al Scienca Instituto Zamenhof, kaj naskiĝis en 2002, kiam la Civita Parlamento agnoskis la instituton, prezidatan de c-ano Francisko Degoul. Al indikita retadreso rajtas skribi nur la listanoj mem. Por aliĝi necesas kontakti c-anon Degoul, eventuale tra nia redakcio.

Alia diskutlisto pri zamenhofologio naskiĝis antaŭ du monatoj, sekve de UK en Bjelostoko, sed ŝajne ĝi havis efemeran ekziston, eble ĉar en ĝi manifestiĝis akraj insultoj de usonano kontraŭ ortodoksaj judoj, kaj neniu listano protestis, escepte de du israelanoj.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.