Dum Pasko 2022 la Lingva Kolokvo de KCE

HeKo 772 9-B, 4 okt 21

La oka Lingva Kolokvo de Kultura Centro Esperantista okazos en Ĉaŭdefono dum Pasko, 15-18 aprilo 2022 (alveno la 14an), kadre de la ĉeftemo “Esperanto: inter dulingvismo kaj diglosio, inter adopta kaj denaska lingvo”, laŭ la tradicia esplorado pri vivanta lingvo de vivanta komunumo.

La kolokvo disvolviĝos fizike en salono Piron de la Esperanto-Domo, kaj enhavos ok kontribuojn de fakuloj en formo de prelego kun diskuto, post inaŭguro fare de d-ino Lorena Bellotti, prezidanto de KCE. Laŭtemaj filmoj dum la komunaj vesperoj enfokusigos la temaron. La kontribuoj aperos en la periodaĵoj “Literatura Foiro” kaj/aŭ “Heroldo de Esperanto”.

Dum la paskaj tagoj kunvenos ankaŭ la ordinaraj Asembleoj de KCE kaj de LF-koop. Tranoktadoj kaj manĝoj en la Esperanto-Domo mem, kun internacia selektita gastronomio.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.