Duona aprobo de la brazila parlamento

HeKo 403 7-A, 19 sep 09

Laŭ oficiala komuniko de la gazetara servo de la brazila Parlamento, unu el la du branĉoj, nome la Senato, ĵus aprobis reformon de la leĝo pri la instruado en mezlernejoj, favoran al esperanto. Jen la teksto de la gazetara komuniko:

“Esperanto (artefarita lingvo kreita por faciligi la internacian komunikadon) povos esti “libervola kurikuluma komponanto” de la lernogrado en la meza instruado, laŭ la leĝopropono de la Senato (PLS) 27/08), aŭtorita de senatano Cristovan Buarque (Laburista Demokrata Partio), aprobita la 15an de septembro en definitiva decido fare de la Komisiono pri edukado, kulturo kaj sporto.

Laŭ la propono, kies raportanto estis senatano Mozarildo Cavalcanti (Brazila Laburista Partio), la oferto de la studobjekto estos deviga nur se ekzistos praviga peto. En sia favora voĉdeklaro, la raportanto rimarkigis ke la universaligo de la kono pri esperanto “povas reprezenti stimulon al la paco inter la nacioj”.

Kontraŭ la propono voĉdonis senatanoj Gerson Camata (Partio de la Brazila Demokrata Movado) kaj Roberto Cavalcanti (Brazila Respublikana Partio). Laŭ Camada, temas pri “senutila propono”, ĉar kiu lernas esperanton, tiu havos neniun kun kiu praktiki la novan lingvon.”

Kiel oni vidas, mankis sinesprimo de reprezentanto de la partio de prezidento Lula da Silva (Partio de la Laboro), kiu nuntempe estas nur meze granda partio.

La formulo “definitiva decido” signifas ke sufiĉas pritrakti la leĝoproponon en la koncerna komisiono, sen aliro al la pleno. Nun la aprobita reformeto estas ekzamenota de la alia branĉo de la Parlamento. Teorie eblas, ke entute ĝi ne atingos la enskribigon en la tagordo kaj tiel ĝi forfalus kun la baldaŭa ĉeso de la parlamenta mandato.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.