EIE: du kursoj en la dua akademia jaro

HeKo 892 1-B, 25 okt 25

Esplora Instituto de Esperantologio proponas du kursojn en sia programo por la akademia jaro 2026/27, kiu ekos en aŭgusto 2026 per tutsemajna lekciaro en reala ĉeesto, ĉe la Helvetia Esperanto-Domo de Kultura Centro Esperantista, kaj daŭros telematike dum tuta semestro ĝis la fino de decembro.

En la dua semajno de aŭgusto d-ro Giorgio Silfer gvidos la komencon de la kurso pri esperanta literaturo, bazita sur ajna eldono de “Historio de la esperanta literaturo” kaj “Enkonduko al literatura kritiko” (Minnaja-Silfer). En la tria semajno de aŭgusto prof. Ilona Koutny gvidos la komencon de la kurso pri esperanta lingvistiko; inter la legindaj libroj situas la “Kurso de ĝenerala lingvistiko” (Saussure).

Tria kurso, pri metodiko de la esperanta instruado, estas planata por la sama akademia jaro, sed la docento estas elektota.

Pri la programo detale informas: institut [ĉe] esperantio [punkto] net (institut[at]esperantio[dot]net)

— EIE-kunordiganto

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.