La dua semestro pri literaturo en la nuna akademia jaro ĉe Esplora Instituto de Esperantologio komenciĝos meze de februaro 2026 per semajna kurso kun fizika alesto en Malago, ĉe la naturamika Esperanto-Domo, laŭ decido de la docento post konsultiĝo kun la studentoj. La semestro daŭros per telematikaj lekcioj ĝis la fino de junio 2026.
Pro la pozitiva evoluo de la nunaj lekcioj en distanco, d-ro Giorgio Silfer pretas gvidi la kurson pri la esperanta literaturo ankaŭ en la posta akademia jaro, kiu ekos en Ĉaŭdefono ĉe la Helvetia Esperanto-Domo meze de aŭgusto 2026, kun fizika alesto: jam estas la unuaj du aliĝoj.
Pri la programo informas institut [ĉe] esperantio [punkto] net (institut[at]esperantio[dot]net) al kiu sendi la aliĝon; pri la loĝiga servo naturamik [ĉe] esperantio [punkto] net (naturamik[at]esperantio[dot]net) respektive kce [ĉe] esperantio [punkto] net (kce[at]esperantio[dot]net) al kiuj sendi la mendon.
Aldonu komenton