Ekas la kunlaboro inter "Global Voices" kaj "Heroldo"

HeKo 33 2-B, 23 apr 20

La gazeto “Heroldo de Esperanto” laŭ interkonsento kun “Global Voices” ekde majo 2020 rajtas ĉiumonate republikigi kelkajn artikolojn, pro tio ni esprimas nian aprezon kaj dankon vidalvide de GV.

Por esti “kompetenta civitano” parte gravas havi aliron al multaj diversaj informoj kaj havi malfermeman menson por prikonsideri tiujn informojn kiuj defias niajn aktualajn vidpunktojn aŭ supozojn. Komuna al multaj kontribuantoj estas la kredo en la universalaj valoroj de homaj rajtoj, esprimlibereco kaj ciferecaj rajtoj, sed ankaŭ en la graveco de justeco kaj diverseco sen diskriminacio.

Kiel tutcifereca platformo kaj virtuala agentejo GV informas tutmondan publikon pri momentoj el la ĉiutaga vivo de civitanoj kaj raportas pri temoj priparolataj el la vidpunktoj de ordinaraj homoj, en blogoj aŭ sociaj retejoj aperintaj en diversaj landoj, komunumoj kaj lingvoj. La redakcia laboro okazas dedistance kaj ne dependas de fizika kontakto kun la fontoj. La artikoloj kreiĝas laŭ kolektiva kaj horizontala manieroj, sendepende de aĝo, landlimoj aŭ vizolimigoj. Tiel ĝi jam estas preta por la ĵurnalisma estonteco.

“Global Voices” ekestis en 2004 kaj intertempe jam aperis pli ol cent mil artikoloj kiuj instigas pripensadon. Ekde 2007 ekestis la projekto LINGUA sub instigo de franclingvanoj kiuj pledis por multlingvigo de la artikoloj. Pro tio ankaŭ Esperanto-sekcio povis ekesti en novembro 2013 kaj ĝis nun ĝi aperigis jam ne malpli ol 250 artikolojn. GV havas ankaŭ kanalon en YouTube kaj Instagram.

(Herman Dekeŭnink, red.)

Bonvolu mendi Heroldon de Esperanto, kontraŭ libera donaco: kce [ĉe] esperantio [punkto] net (kce[at]esperantio[dot]net).

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.