La Konsilio de Pro Esperanto kunsidis hieraŭ en Ĉaŭdefono, integrita per la Vickonsulo kiel reprezentanto de la Kapitulo, unuafoje dum ĉi tiu mandato; la kunsido tamen ne estas finita, ĝi daŭros apud Stokholmo, 8 decembro 2025, por kompletigi gravan detalon.
La ĉefa temo de la Konsilio estis la transformo de la fondumo al fonduso, ekde Novjartago 2026. Tiurilate la decido estis unuanima, post atenta ekzameno pri la kostoj kaŭzotaj de la nuna statuso. La jura transformo bezonos baldaŭan akton ĉe la svisaj aŭtoritatoj. Post tio necesos etaj amendoj en Lex Argentaria, kie “fondumo” fariĝos “fonduso” kaj estos forstrekenda parto de la art. 15, par. 1. Tiuj amendoj estos proponitaj al la Senata sesio en 2026, post la fermo de la financa jaro 2025.
La Konsilio restos la sama kiel nun, kaj la sama kontinueco koncernos la administradon.
Aldonu komenton