Ekis en KCE la kurso pri diplomatia tradukado

HeKo 816 7-B, 18 jul 23

Kultura Centro Esperantista inaŭguris hodiaŭ matene sian someran kursaron per la unuaj lecionoj de prof. Giorgio Silfer pri diplomatia tradukado. Se dum la pasintaj jaroj c-ano Silfer komencis per prezento de la institucioj kiuj produktas pli da tradukindaj dokumentoj, “ĉar necesas koni ilin, por bone esperantigi iliajn tekstojn”, ĉi-foje li retrospektivis pri la institucioj al kiuj la esperantistaro sentis sin proksima, kaj kies tekstojn ĝi tradukis. En la zamenhofa epoko, ekzemple, Ruĝa Kruco Internacia kaj Internacia Buroo por Paco.

Li rimarkigis la malsimilan proksimiĝon al Ligo de Nacioj kaj ĝia posteulo, fare de Edmond Privat, Ivo Lapenna, Humphrey Tonkin. La unua strebis enkonduki nian lingvon por eduki tra lernejoj je kulturo de paco; la dua batalis ĉefe por esperanto kiel solvo de la monda lingva problemo; la tria laboris precipe por krei reton de favoraj NROj apud UN.

Analizante la temojn pri kiuj Esperantio interesiĝas, c-ano Silfer indikis la lingvajn rajtojn kaj transiris al la sintezo pri la ekzistantaj dokumentoj tiurilataj en esperanta traduko. Li ankaŭ plendis pro la malalta terminologia kompetento de la redaktoroj de Vikipedio, tiurilate. Lian kurso fizike sekvas sep personoj el kvar landoj (Britio, Hispanio, Hungario, Italio).

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.