En agrable trankvila etoso komenciĝis en Ĉaŭdefono la 14a Kultura Esperanto-Festivalo, per la organizado de Studenta Esperanta Ligo kaj Kultura Centro Esperantista: ĉi-jare kun pli da teatro ol kutime; en la unua tago precipe okazis prelegoj.
Alessio Giordano kaj Giorgio Silfer intervjuece prezentis la verkon “Istanbul” Istanbulo”, kiu tiel premieris en foresto de la aŭtoro kaj la tradukinto(j). István Nemere estis la unua el du omaĝatoj dum la festivalo, certe la unua prelego pri la hungardevena verkisto post lia forpaso. Nan Wang prezentis la diferencojn inter la kulturoj de eŭropanoj kaj azianoj, fakte germanoj kaj ĉinoj.
Teatro gastis vespere per la kamiŝibaja ĝenro: brila repliko de “Albaniva kaj ŝiaj sep nanoj” kaj “Karmezina renkontis Lupon”, kun la desegnoj de Alda Vercesi respektive Tihomir Lovriĉ.
Plia teatraĵo morgaŭ vespere, per Ĉeĥov-monologo, interpretota de Giorgio Di Nucci per la reĝisorado de Rolando Giancola.
(stelo)
Aldonu komenton