Ekis la 35a Internacia Junulara Festivalo

HeKo 478 5-A, 21 apr 11
Cento da aliĝintoj (sed malpli ol la duono jam ĉeestas) en la 35a Internacia Junulara Festivalo, organizita de Itala Esperantista Junularo en la iom fora kaj izolita vilaĝo Pornassio, je preskaŭ mil metroj sur la liguria Apenino.

La ĉeftemo de la festivalo rilatas al vojaĝoj, kaj precipe oni vojaĝas tra lingvoj: pluraj studrondoj pri diversaj idiomoj, kaj diversnivelaj pri esperanto. Ĉi-lastaj estas gvidataj de Francesco Reale (unua grado), Gunter (dua grado) kaj Giorgio Silfer (perfektiga). Ĉi-matene la perfektiga studrondo havis rimarkindan sukceson kvante (kaj kvalite) rilate la partoprenantojn; kurioze tamen, ke kun unusola escepto nur viroj alestis.

Hodiaŭ vespere recitalo de JoMo, kanmtisto en dekoj da lingvoj: ankaŭ tio estas maniero vojaĝi, inkluzive tra la tempoj, ĉar li asertas, ke lia geava lingvo estas la okcitana.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.