Ekis la 98a jarkolekto de "Heroldo de Esperanto"

HeKo 780 5-B, 28 jan 22

La 98a jarkolekto de “Heroldo de Esperanto” ekis per du aparte interesaj numeroj. La januara (2328) dediĉas la atenton al la influo de la pandemio al diversaj krizoj en Esperantio, dum la unua paĝo de la februara (2329) estas plenigita per artikoloj pri la grava partnereco inter Eŭropo kaj Afriko danke al Kultura Centro Esperantista kaj Afrika Esperanto-Instituto.

Apud novaĵoj el la paktintaj establoj, la internaj paĝoj de 2328 traktas debaton pri “La infana raso” de William Auld, al kiu revenas ankaŭ 2329. La kvaran paĝon okupas kiel kutime artikoloj el Tutmondaj Voĉoj: pri Barbado kaj Nepalo (2328), pri Ukrainio (2329).

La gazeton posedas, administras kaj eldonas Kultura Centro Esperantista. Redaktas: Ĥadiĝa Alieva, Anna Bartek, Herman Dekeŭnink, Perla Martinelli, Giorgio Silfer. Libera donaco al KCE (sed almenaŭ 20 eŭroj aŭ svisaj frankoj jare) sufiĉas por ricevadi ĝin. Eblas aboni ankaŭ tra nia redakcio.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.