Ekis la KCE-kurso pri diplomatia tradukado

HeKo 768 4-B, 27 jul 21

En Kultura Centro Esperantista komenciĝis hodiaŭ la kurso pri tradukado de diplomatiaj dokumentoj, gvidata de c-ano Giorgio Silfer, kun la partopreno de kvin personoj el kvin landoj.

Antaŭ ol transiri al rekta tradukado, la trejnisto enkondukis al terminologio kaj revuis la historion de la ĉefaj produktantoj de tiuj dokumentoj en pluraj lingvoj, nome la internaciaj (prefere interŝtataj) kaj la neregistaraj organizoj.

La kurso estas tre bona okazo por la formado de stabanoj de la Esperanta Civito, kies konstitucio referencas al du Universalaj Deklaracioj: pri Homaj kaj pri Lingvaj Rajtoj. Gastos interalie fakulo pri internaciaj organizoj: eksambasadoro Leonardo Baroncelli, geopolitika konsilisto.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.