Komenciĝis per lecionoj pri la strukturo kaj la historio de Unuiĝintaj Nacioj kaj Eŭropa Unio la kurso pri tradukado de diplomatiaj kaj internaciaj dokumentoj, gvidata ĉi-semajne de d-ro Giorgio Silfer ĉe Kultura Centro Esperantista en Svislando. Laŭ la trejnisto fakte necesas almenaŭ ĝenerala kono pri la du plej gravaj internaciaj organizoj, por prepari sin al la tradukado de ties tekstoj.
La kurso dediĉos la duan tagon al la geopolitika terminologio. Vespere la staĝanoj spektos fragmentojn de filmoj utilaj por kompreni la diplomatian funkciadon de internacia organizo. Tial ke ili estas ĉiuj stabanoj de la Esperanta Civito, la semajno celas kaj trejnadon per tradukaj ekzercoj kaj formadon pri geopolitiko.
En la venonta semajno samurbe okazos la 14a Kultura Esperanto-Festivalo.
Aldonu komenton