En la Esplora Instituto de Esperantologio ekis la dua semestro de la akademia jaro 2025/26 per la sukcesa semajno en Malago, pri la esperanta literaturo. Ni dankas al Esperanta Naturamikaro kaj la proprietuloj pro la gastigado en la naturamika Esperanto-Domo.
Rezultoj de la eksperimentado ĝisnuna: 1) eblas kunigi la studentaron dum du semajnoj jare en fizika loko; 2) eblas daŭrigi telematike je regula kadenco. Tio signifas ke la strukturo de la kurso taŭgas.
Krome: 3) la didaktika materialo (precipe HEL) taŭgas; 4) la kurso helpas ankaŭ por la verkado de la dua eldono de HEL. Ni devas insisti pri la preparo de didaktika materialo uzota en la venontaj kursoj.
Enhave: 5) ni enkondukis la pritrakton de mondhistorio kaj mondliteraturo dum la 20a jarcento. Bonvenas komentarioj pri ĉi tiuj novaj elementoj, kun rimarkoj, kritikoj, sugestoj.
La docento kaj la ses gestudentoj retrovos sin lundon la 23an de februaro 2026 je 17h00 por la unua telematika lekcio de la dua semestro.