Ekplanata la jubilea ekspozicio de "Literatura Foiro"

HeKo 693 8-B, 26 okt 18

En 1994, okaze de la 25a jarkolekto, Esperanta PEN-Centro kunlabore kun Pro Helvetia preparis dulingvan ekspozicion pri “Literatura Foiro” en Budapeŝto. Esenca parto de tiu ekspozicio, replikita alilande kaj alilingve (esperanto-bulgara kaj esperanto-itala), estis dudek kvin afiŝoj kun desegnoj de Giancarlo Mangini kaj verve konciza kroniko pri la kvina periodo de nia literaturhistorio.

C-anoj Tihomir Lovriĉ kaj Giorgio Silfer rendevuis hodiaŭ en la ĉefurbo de Slovenio por ekplani pliajn dudek kvin afiŝojn, okaze de la venontjara ora jubileo de nia plej grava kultura revuo, interalie organo de la Esperanta PEN. Tial ke ekzistas jam invito de Fajszi Amika Rondo por inaŭguri la ekspozicion en Budapeŝto kadre de transnacia Danuba Esperanto-Rendevuo en oktobro 2019, estus je dispono dek unu monatoj da tempo.

Kompreneble aliaj subjektoj estas envolveblaj (specife la eldonejo kaj la redakcio de la revuo) antaŭ ol definitiva decido.

Okaze de la ora jubileo de LF ankaŭ Pro Esperanto estas studanta la projekton de honora medalo, uzebla kiel speso, same kiel la arĝenta medalo pri Zamenhof (2009). Se la projekto efektiviĝus, la prego okazus ankaŭ ĉi-foje en Meksiko.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.