Eksoficisto Moleono kontraŭ la Universala

HeKo 754 4-A, 10 feb 21

“Malgraŭ la lavango da bombastaj gazetaraj komunikoj direktitaj ĉefe al UN (de kiuj UN, cetere, jam devas esti komplete laca, se ĝi entute legas ilin, kio estas dubinda), kaj malgraŭ (aŭ pro) la ofte (sin)laŭdaj mesaĝoj en la komitata listo, Universala Esperanto-Asocio sukcesis detrui sin kaj praktike ĉesis ekzisti. Ontaj historiistoj almenaŭ ne povos aserti, ke neniu en nia epoko rimarkis la disfalon. Ni [Francisco Javier Moleon] ja rimarkas.”

“UEA ne plu estas la plej grava Esperanto-organizo*, esperantistoj ne emas aliĝi al ĝi (por kio?), ĝi ne havas novajn ideojn (kaj se ĝi havus, ĝi maldungis kaj plu maldungas la homojn kapablajn efektivigi ilin), ĝi ne sukcesas veki entuziasmon pro… pri… per… Malfacilas trovi prepozicion, se mankas posta substantivo” daŭrigas la hispano (nun oficisto en institucio de Eŭropa Unio). Li tamen rapidas glosi:

* “Ne, Civito, ne ĝoju: vi ne transprenos la kronon. Vi nek estas nek estis nek estos la plej grava E-organizo, ĉar vi estas esence nur la ludobjekto de unuopulo kaj sensignifa marĝenaĵo en la movado. Akceptite: inteligenta kaj vigla unuopulo — sed unuopulo. Vi malaperos kun li” pontifikas Moleono, kiu pri la Universala certe ne komprenis ĉiom, kaj pri la Esperanta Civito komprenis preskaŭ neniom.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.