Ekvalidas la konvencio kontraŭ grapolbomboj

HeKo 447 5-C, 30 jul 10

Postmorgaŭ aktiviĝos la internacia konvencio kontraŭ la grapolbomboj, precize ses monatojn post la atingo de la trideka ratifintoj. Entute 136 ŝtatoj subskribis la konvencion en Oslo (decembro 2008), sed nur 34 ratifis, ĝis nun.

Statistike, dek kvar ŝtatoj utiligas/is grapolbombojn, el ĉiu tendaro: riĉa kaj malriĉa, demokratia kaj totalisma, islama kaj kristana, homofobia kaj samseksema… Jen ili: Britio, Eritreo, Etiopio, Francio, Georgio, Israelo, Maroko, Nederlando, Niĝerio, Rusio/Sovetunio, Saudi-Arabio, Sudano, Taĝikio, Usono.

Grapolbombojn oni produktas kaj stokas en dudek ok ŝtatoj: krom la supre substrekitaj, estas Argentino, Brazilo, Bulgario, Ĉilio, Popola Ĉinio, Egiptio, Germanio, Grekio, Hindio, Hispanio, Irano, Irako, Italio, Japanio, Norda Koreio, Suda Koreio, Pakistano, Pollando, Rumanio, Serbio, Singapuro, Slovakio, Sud-Afriko, Svedio, Tajvano, Turkio, Usono. Kaj oni stokas en pliaj kvardek ok, inkluzive de Danlando, Finnlando, Jordanio, Kubo, Libio, Svislando, UEA (Unuiĝintaj Emirejoj Arabaj).

En la civila kampanjo kontraŭ grapolbomboj engaĝis sin pluraj esperanto-medioj, specife SAT kaj la Esperanta Civito, dum UEA (Universala Esperanto-Asocio) kaj TEJO faris nenion. Ankaŭ la partio Eŭropo-Demokratio-Esperanto faris nenion.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.