El Pekino televizio en esperanto

HeKo 457 2-A, 10 okt 10

Ĉi-semajnfine estas spektebla unuafoje teleĵurnalo en esperanto, realigita kadre de “El Popola Ĉinio”. La teleĵurnalo estas instalita en YouTube, ĉe www.youtube.com/watch?v=I5uFAM15SDA

La preskaŭ sepminuta elsendo komence impresas pro siaj noveco kaj profesieco, kaj pro la surprize agrabla voĉo de la juna ĉina anoncistino, kies nomo estas esperanta: Helena. Laŭ la disvolvo de la teleĵurnalo, tamen, oni rimarkas la nebonan bildokvaliton el la referaĵoj kaj la unutonecon de la prezento. Ankaŭ Helena de tempo al tempo stumbletas, precipe en la paŭzado.

Ankaŭ la leksiko bezonus poluradon: la tradukistoj ŝajnas ne ĉiam koni la esprimojn el la soci-politika vivo kiuj jam instaliĝis en la esperanta lingvouzo. Ni vidos (kaj aŭdos) tion kio sekvos je la venonta semajnfino.

La redakcio de HeKo kaptas la okazon por bondeziri al c-ino Ivanka Stoyanova, kiu restados tutan jaron en Popola Ĉinio, kiel kunlaborantino de Ĉina Radio Internacia.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.