El Roterdamo finofara bato por "Fonto"

HeKo 322 1-A, 26 jan 07

Claude Nourmont Moon, vicprezidantino de UEA, skribis en “La Ondo de Esperanto” (1:2007, p. 14) ke:  “Fonto” ne malaperas, sed nur paŭzas, kaj estas studata reaperiga plano.

Tamen ĝuste el Roterdamo venis la finofara bato kontraŭ “Fonto”: la ekskluziveco por la aperigo de la verkoj premiitaj en la Belartaj Konkursoj, antaŭe ĉe “Fonto”, estis ĵus donita al usona entrepreno, kiu aperigos (unu fojon jare) literaturan revuon. Laŭ la eldonejo, UEA eĉ promesis financi nerekte la revuon.

La mecenateco de UEA en literatura kampo estas salutinda novaĵo, kvankam (aŭ eble ĉar?) ĝi signifas la definitivan entombigon de “Fonto”.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.