Eldona Societo Esperanto ĉesis en Svedio

HeKo 888 8-A, 20 sep 25

Daŭris pli ol jarcenton Eldona Societo Esperanto (ESE), sveda kooperativo fondita en 1918 kaj produktinta multajn lernolibrojn en miloj da ekzempleroj (eĉ dudek mil por unu titolo!). Dum la lastaj jaroj tamen mankis laborfortoj, kaj antaŭ ne longe ĝi malfondiĝis: ĝia bonhavo transiris al fonduso (ne fondumo), administrata de Sveda Esperanto-Federacio.

Tamen ekestis nova societo: Amikoj de la Esperantolibro. Ĉi tiu estas kvazaŭ klubo, nek komerca nek fonduma.  Ĝi celas subvencii libroeldonadon per tiu fonduso, post interkonsento kun aliaj establoj, kiuj mem zorgos pri sia stokado. 

Parto de la stoko de ESE restis en la jama Esperanto Gården kaj tiel apartenas al la nova proprietulo, nome la Civita “banko”: Pro Esperanto. Temas nur pri forlasitaj libroj, sed en bona stato; la eldonrajtoj apartenus al la nova societo, se la malfonda protokolo registris tion.

— Pro Esperanto

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.