Elektita la Konsilio de la projekto AmaHoro

HeKo 420 9-C, 28 jan 10

La Konsilio por la Projekto AmaHoro estas elektita: ĝiaj membroj estas gec-anoj Martin Mbazumutima, Libère Mudende, Chamberline Nguefack, Frédéric Nimubona, Salvator Nizigiyimana.

Martin Mbazumutima estas deputito ĉe la Parlamento, kaj pli frue unu el la estroj de la kabineto de la nuna prezidento. Libère Mudende laboras ĉe la Ministerio pri ercoj kaj geologio. Chamberline Nguefack (la sola virino kaj ne burundiano) estas Civita vickonsulo pri la tria mondo kaj socialaj aferoj. Frédéric Nimubona prezidas la Societon Internacian por Paco Universala. Salvator Nizigiymana estas la ĝenerala direktoro de la burundia nacia telefonkompanio.

Tre baldaŭ la Konsilio kunvenos por elekti sian prezidanton kaj asigni aliajn oficojn, ankaŭ al eksteruloj. La Konsilio respondecas pri la tuta projekto, vidalvide al SIPU kaj al Pro Esperanto.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.