Eliri el la Pakto eblas, sed kio poste?

HeKo 463 2-C, 9 dec 10

Eksiĝo aŭ eksigo el la Pakto por la Esperanta Civito eblas, eĉ estas pli facila ol eniro, laŭ la tempo. Establo kiu petas aliĝon al la Pakto povas atendi tutan jaron, antaŭ ol kunvenos la Forumo por akcepti la peton (se ĝi akceptas entute: okazis jam prokrastoj, pro malkompleta dokumentaro aŭ simile); kompense, la aliĝo estas senpaga.

Kontraŭe, establo kiu petas eksiĝon el la Pakto povas tion atingi nur en kelkaj semajnoj, ĉar la akcepto pri la eksiĝo dependas de la Kortumo, kaj nia arbitracia instanco povas kunsidi telematike kiam ajn tra la jaro; kompense, la eksiĝo ne estas senpaga — ĝi kostas inter unu kaj ok spesojn (unu speso: 80,- svisaj frankoj), laŭ la lando kie situas la establo.

Sed kio okazas post la eksiĝo (aŭ eksigo)? Ĉu la establo povus reaniĝi? Ĉu la eksa paktinto povus simple kunlabori kun la Esperanta Civito? La respondo al la unua demando dependas de la enhavo de la verdikto de la Kortumo, kiu rajtas rekomendi al la Forumo ne reakcepti la establon, aŭ akcepti ĝin denove, sed sub pli striktaj kondiĉoj: ekzemple kontrolo pri la interna demokratio, por ke eliro kaj eniro ne venu el la kaprico de iu loka margrafo.

La respondo al la dua demando inklinas al neo. Ni devas memori ke, laŭ sia Konstitucio, la strukturo de la Esperanta Civito estas subsidua al la paktintoj. Tio signifas ke, ekzemple, la Civita banko konsilas kaj helpas nur pri projektoj de paktintoj. Eksiĝinta establo eĉ ne plu rajtas havi konton ĉe la banko. Jam okazis, ke eksa paktinto petis kunlaboron, kaj ĝi ricevis rifuzon. Interalie tio klarigas, kial la elirpordo estas la Kortumo, kaj ne la Forumo: necesas kontroli ĉu la situacio de la eksiĝanto estas en ordo kredite kaj debete, ĉu ĝiaj engaĝoj (kun la Civito aŭ alia paktinto) estas plenumitaj, kaj tiel plu — kun definitiva solvo de eventuala problemo per arbitracia verdikto.

La Esperanta Civito havas aliancan kunlaboron nur kun la establoj en la Pakto. Ekster la Pakto eblas komercaj rilatoj, sed ne strategia alianco. Eblas kunlabori nur kun tiuj kiuj akceptas la fundamentan principon, ke la esperantistaro konstruas komunan destinon, laŭ demokratia sistemo. Kiu ne plu estas en la Pakto, tiu ne plu kredas tion.

(Giorgio Silfer, Konsulo dum 2007-2011)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.