En 2011 plena pensiono en KCE

HeKo 451 9-B, 28 aug 10

La lastan semajnon de julio kaj la unuajn tri semajnojn de aŭgusto 2011 Kultura Centro Esperantista proponos al siaj gastoj kaj klientoj kompletan pensionon en la Esperanto-Domo mem.

Eblos konsumi, en salono Klara, ne nur la matenmanĝojn, sed ankaŭ la lunĉojn kaj la vespermanĝojn, preparitajn de lerta itala kuiristino kiu volontulos dum tuta monato. La remtero povos priservi ĝis tridek personojn samtempe.

Kiel lernejo kaj konferencejo, dum tiu periodo KCE proponos Plurnivelan Internacian Kursaron, Esperantologian Fakultaton kaj la duan Simpozion pri Homaranismo. Entute pli ol kvardek personoj povos paralele studi, en tri malsamaj klasoj.

En la Esperanto-Domo mem povas jam nun komforte tranokti dek kvin personoj, plus tri aŭ kvar (se familio, aŭ du paroj) en la Elfonesto, kaj du en la najbara Vulpa Domo. Do entute dudeko en la proksimeco. Kaj eblas tranoktigi la saman kvanton aliloke ĉe privatuloj, proksimume je la samaj tarifoj de KCE.

La detala programo aperos diversloke, inkluzive de HeKo.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.