En aŭgusto la tradukarta kurso de KCE

HeKo 721 8-B, 17 nov 19

La kvara kurso pri literatura tradukado okazos ĉe Kultura Centro Esperantista kiel kutime, sed ne plu julie: 4-9 aŭgusto 2020, kun alvenoj la 3an. La sestagan kurson denove gvidos d-ino Perla Martinelli, sed ĝi proponas pliajn novaĵojn.

“Ni fermis en 2019 la eksperimentan fazon, kaj nun la projekto eniras novan etapon” klarigas c-ino Martinelli. “Unuafoje eblos aliĝi sen invito, kvankam ni atentas pri la necesa lingva nivelo. Kaj unuafoje la fokuso ne koncernos unu specifan verkon, sed ĝi profundigos diversajn temojn, specife metodologion de tradukarto kaj literaturan komparadon. Plia novaĵo estos la tradukado el esperanto, al kiu ni dediĉos unu tagon, surbaze de “La infana raso”. Kaj la klaso diskutos kiel organizi linean mentoradon.”

En la nova etapo de la projekto la kurso devos evolui al tradukarta lernejo, kuplita al simila en Svislando (pri la franca kaj germana), kiun oni planas viziti dum didaktika ekskurso.

Informas kce [ĉe] esperantio [punkto] net (kce[at]esperantio[dot]net).

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.