En Bulgario la parlamenta sesio 2021

HeKo 736 1-C, 31 maj 20

Post konsultiĝo kun la senataj grupestroj kaj ricevinte la konsenton de la Esperantista Domo de Kulturo “D-ro Ivan Kirĉev”, la Konsulo de la Esperanta Civito, sen. Riichi Karibe, decidis kunvoki la parlamentan sesion al Razgrado (Bulgario), komence de junio 2021.

Pri la organizaj detaloj okupiĝos c-inoj Dimitrinka Kateva kaj Ivaniĉka Maĝarova, kunlabore kun la kvestoro, loĝanta en Bulgario. Eventualan asiston laŭpete donos la orienta legacio el Budapeŝto.

Koincide kun la elektita dato okazos la plej grava tradicia aranĝo de la kulturdomo, nome la festivalo ABRITUS kun la literatura konkurso EKRA. Almenaŭ dudeko da parlamentanoj el diversaj landoj donos al ĝi pli internacian karakteron ol kutime.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.