En EU ne plu eblos uzi nur la anglan

HeKo 520 6-A, 27 nov 12

“Ni aŭguris ke la Eŭropa Justica Kortumo verdiktos favore al la itala rekurso kontraŭ la oficejo por la selektado de la personalo ĉe la Eŭropaj Komunumoj (EPSO), responsa pri la publikigo de konkursanoncoj nur en la angla, franca kaj germana. Fine alvenis malbona novaĵo por la superfortaj popoloj kaj bona novaĵo por la eŭropa demokratio” deklaris Giorgio Pagano, sekretario de Esperanto Radikala Asocio jam de preskaŭ dudek jaroj.

“Fakte la trilingva publikigo de la EU-konkursanoncoj kaj la devigo trapasi la selektoprovojn nur en unu el tiuj tri lingvoj estas diskriminacio bazita sur la lingvo” konfirmis la Kortumo hodiaŭ.

“ERA taksas ĉi tiu verdikton tre grava por la eŭropa lingva demokratio, kun eblaj sekvoj rilate la decidon de la eŭropa patent-oficejo apliki la saman trilingvecon, ekskludante la italan kaj la kastilian. Temas pri klara indiko ke la lingva hegemonio fare de la pli fortaj popoloj ne taŭgas por la unuiga procezo, kaj la sola vojo estas tiu de federacia lingvo, simple esperanto!” konkludis la sekretario de ERA.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.