En FPEF Conde Rey prezidanto, Silfer prokuristo

HeKo 503 6-C, 14 apr 12

Fondumo Pro Esperanto havas ekde hodiaŭ kvarpersonan estraron: la Fonduma Konsilio kooptis c-anon Carmine Dello Spedale, ratifante ĵusan decidon de la Kapitulo.

C-ano Dello Spedale, edukita itallingve, naskiĝis en Eritreo antaŭ 58 jaroj: li estas do afrika italo laŭdevene. Migrinte al Italio en la 1960aj, li laboris en la financa sektoro, kiel bankoficisto, banka sindikatisto kaj administranto de nemoveblaĵoj. Dum kelkaj jaroj li oficis kiel librotenisto de Itala Interlingvistika Centro. Li daŭre loĝas en Italio.

La Fonduma Konsilio elektis senataninon Marie-France Conde Rey prezidanto, anstataŭ sen. Giorgio Silfer, kiu gardas la oficon de prokuristo.

Estis ekzamenata la restrukturiga plano de hispana arkitekto, rilate la Esperanto-Domon en Andaluzio. La Fonduma Konsilio esprimis kelkajn rimarkojn, aprobante la planon, kies plenumo estas konfidita al c-ino Perla Martinelli, kiel domestrino.

La Konsilio notis ke sen. Dieter Rooke estos la domestro de KCE en Ĉaŭdefono, ekde septembro 2012. Sen. Giorgio Silfer restas la domestro de la nemoveblaĵo apartenanta al LF-koop en Ĉaŭdefono.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.