En Litovio unika kongreso

HeKo 350 8-A, 19 apr 08

Povilas Jegorovas estas realiganta miraklon: unuafoje kaj la estraro de UEA kaj la Civita Kapitulo (aŭ iliaj reprezente gravaj partoj) partoprenos en la sama kongreso!

Temas pri Tutmonda Kongreso de Esperantistoj-Ĵurnalistoj en Vilno, 26-30 majo 2008. Tie prelegos la Konsulo (pri la cenzuro en la esperanto-informado), sen. Ljubomir Trifonĉovski (pri la sperto de baldaŭ 40-jara literatura revuo), sen. Perla Martinelli (pri la neceso de feminisma periodaĵo en Esperantio), sen. Dieter Rooke (pri la laborista gazetaro en nia lingvo) kaj c-ino Aneto Muhlemann (pri ĵurnalismo en kaj ekster Esperantio: paraleloj kaj kontrastoj). La kongreson partoprenos ankaŭ sen. Bertil Nilsson. Do kvoruma Kapitulo, kaj ĉeesto de du senataj grupoj: la majoritata kaj unu opozicia.

Flanke de UEA partoprenos la kongreson vicprezidanto Claude Nourmont, ĝenerala sekretario Barbara Pietrzak kaj estrarano José Antonio Vergara. Ne estas sciate ĉu ili ankaŭ prelegos.

Por la inaŭguro oni atendas preskaŭ ducent personojn, precipe el Litovio, Pollando, Rusio. Al ili prelegos Humphrey Tonkin, dum dek ok jaroj UEA-estrarano, kaj dum tri mandatoj prezidanto.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.