En Malago la hispana kongreso

HeKo 377 7-B, 21 dec 08

La 68a Hispana kaj la 14a Andaluzia kongresoj de esperanto estas kunvokitaj al Malago, 2-5 julio 2009, pri la ĉeftemo: “Esperanto utilas”.

Laŭ la organizantoj, la ĉeftemon pravigas diversaj konsideroj: a) ĉar esperanto utilas nuntempe; b) pro la pragmatismo de Okcidento; c) ĉar estas necese disponi solidan argumentaron por refuti ke esperanto fiaskis/as; d) ĉar bonŝance ni disponas abundan literaturon en kaj pri esperanto.

Dum la kongresoj okazos paralelaj studgrupoj pri: teatro kaj poezio; informadiko kaj scienco; politiko; ekonomio – kaj esperanto.

Informas: Andaluza Esperanto-Unuiĝo, calle Ánfora, 6 5° D, 29013 Málaga, kotizoj [ĉe] esperantoandalucia [punkto] org (kotizoj[at]esperantoandalucia[dot]org).

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.