Esperanta PEN renovigos sian organigramon

HeKo 481 8-B, 17 maj 11

Dum sia ordinara Asembleo, okazonta en Milano 3 junio 2011, Esperanta PEN-Centro renovigos ĉiujn oficojn de la asocio. Por du el ili ne necesas la membreco en PEN. Jen la nuna organigramo, fine de la mandato 2008-11.

Komitato: sen. Perla Martinelli, prezidanto; c-ano György Nanovfszky, vicprezidanto; sen. Ljubomir Trifonchovski, sekretario-kasisto. La posteno de sekretario-kasisto estas atribuebla ankau al ne PEN-ano.

Revizoroj: c-ano Georgi Mihalkov kaj s-ro Venelin Mitev.

Delegitoj:
Mondkongresa Asembleo — nomumitaj de jaro al jaro; ĉi-jare estas proponitaj c-anoj Zlatoje Martinov kaj György Nanofvszky. 
Verkista Pac-Komitato - c-ano György Nanovfszky; Komitato pri lingvaj rajtoj kaj tradukarto - sen. Giorgio Silfer; Verkistina Komitato - sen. Marie-France Conde Rey.

Nunaj delegitoj ĉe la Forumo de la Esperanta Civito: c-anoj István Nemere kaj Christian Declerck. Laŭ la Foruma reglamento, paktintan establon rajtas reprezenti kiu ajn civitan(in)o: ne necesas esti PEN-ano.



Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.