Esperanta Tempobanko: preparata la projekto

HeKo 473 5-C, 13 mar 11

Ĉi-semajnfine kunvenis por la dua kaj lasta fojo la komisiitoj de la Kapitulo, por prepari la kanvason de la leĝopropono celanta la starigon de la Esperanta Tempobanko, laŭ rezolucio aprobita de la lasta senata sesio.

La nova servo, kiu certagrade kunigas la ofertojn de la delegita reto (kreita en 1907 kiel “konsula reto”) kaj de la Pasporta Servo (kreita en 1967), prezentis kelkajn problemojn, sed la solvoj estas trovitaj.

Por utiligi la Esperantan Tempobankon ne necesos havi la esperantan civitanecon, sed ĉi-lasta estos oportuna diversgrade. La uzontoj devos aĉeti ĉeklibreton, kaj “pagos” la servojn per “horĉekoj”. Estos proponite, ekzemple, ke unu tranokto ĉe gastiganto valoras tri horojn; la gastiganto ricevos “horĉekon” kaj povos ĝiri ĝin al alia, por “pagi” alies servojn.

Laŭ la spirito de la tempobankoj, ĉiu servo havos ne profesian karakteron, sed tiun de volontula mutualeco.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.