La Esperanta Civito estis oficiale invitita al gravaj eventoj en Meksikurbo fine de ĉi tiu monato. La ĉefa estas la Internacia Kongreso de la Lingvoj en Risko; tuj ĝin sekvos altnivela kunveno dum kiu oni akceptos dokumenton baze al la Internacia Jardeko de la Indiĝenaj Lingvoj 2022-2032.
La tritaga kongreso, organizata de INALI kaj Unesko, ĉarniros inter la finiĝanta Jaro de la Indiĝenaj Lingvoj kaj la estontaj iniciatoj. Ĝi kongruas tempe kun la Tago de la Patrin-Lingvo: esprimo kiun multaj esperantistoj tradukas al “Gepatra”. Tamen en la Esperanta Civito nek unu nek alia ŝajnas kontentiga: probable oni ekuzos la difinon “Tago de Denaska Lingvo” (sen la difina artikolo).
La partoprenon peris surloke la paktinta establo DIALOGO, societo pri lingva biodiverseco kaj lingva juro, danke al d-roj Aileen Altair kaj Giorgio Silfer, membroj de ties scienca komitato. Niaj delegitoj estos Luis Raudón, Civita prefekto en Meksiko, kaj Ana Velasco, Civita senatano.
Aldonu komenton