Esperantio.org resende kuplita al nia retejo

HeKo 504 9-C, 23 apr 12

La retejo www.esperantio.org estis kreita de Esperanto Radikala Asocio antaŭ la unua Forumo por la Esperanta Civito (1998). Kompreneble ĝi estis ĉiam posedaĵo de ERA, kiu tamen klopodis vendi la domajnon jam en 2002.

En tiu jaro fakte aperis la anonco: “ERA, ekiriginte novajn politikojn, voĉdonitajn en la lasta Kongreso, elmetas por vendo la ttt-ejon de Esperanta Komunumo, www.esperantio.org Interesiĝantoj bonvolu sendi al la adreso era [ĉe] internacialingvo [punkto] org (era[at]internacialingvo[dot]org) sian aĉet-oferton kaj indikojn pri la intencata uzo-celaro. La ERA-estraro decidos laŭ la plej favora rilato monsumo / uzocelaro. La ofertoj alvenu ĝis la 2002-10-18”.

Ĉi-monate ERA memstare decidis rezigni pri la retejo, kuplante ĝin al www.esperantio.net — serĉante tiun ERA-retejon, aŭtomate oni eniras nian portalon.

La vickonsulo pri informado, sen. Julio Herrero, dankas la ĝeneralan sekretarion de ERA, arkitekton Giorgio Pagano, pro la afabla donaco, kaj akceptas ĝin nome de la Kapitulo. Ja ne ĉies (kaj ĉian) donacon la Esperanta Civito akceptas.


Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.