Esperanto en mondfederisma kongreso

HeKo 337 7-C, 30 aug 07

En la jubilea internacia kongreso de la mondfederistoj, okazanta en Ĝenevo, nia lingvo kaj ĝia kulturo ĉeestis per la saluta alparolo de la Konsulo de la Esperanta Civito, oficiale invitita. Aliaj esperantistoj partoprenas nur el Japanio, kadre de la Oomoto-delegacio.

La mondfederisma kongreso ekis 28 aŭgusto 2007 per la salutoj de la aŭtoritatoj kaj diversaj gastoj, kiel supre aludite. Ĉiuj parolis en la angla, escepte de la Konsulo, kiu sin esprimis en la oficiala diplomatia lingvo de la Civito, nome la franca, kiun ĉiuj mondfederismaj gvidantoj kaj la plejmulto de la publiko komprenas. Tuj sekvis la organiza raporto de la afergvidanto, William Pace el Usono, kiu speciale atentis pri la evoluo de la Internacia Krim-Kortumo, la plej grava lastatempa sukceso de la mondfederistoj.

Ekster la pleno, kvar komisionoj laboras pri la sekvaj temoj: 1) internacia justico, la rolo de juro kaj homaj rajtoj; 2) paco, homa sekureco kaj konflikto-prevento; 3) UN-reformo kaj tergloba regado: federismo je tergloba kaj regiona nivelo; 4) tergloba regado de medio kaj ekonomio: estri la efikojn de ekonomia kaj socia globaliĝo.

La mondfederistoj, kontraste al la alia branĉo de la mondialismo (la mondcivitanoj), ne estas principe kontraŭ Unuiĝintaj Nacioj kaj la naciŝtatoj. Ili celas atingi federisman reformon de UN. En la nuna fazo ili ŝajnas precipe insisti pri la partopreno de la “civila socio”, kaj malpli zorgaj pri la popoloj sen reprezento. Tiurilate, la mesaĝo de la Konsulo emfazis la bezonon memori pri la rajto de ĉiu popolo je memdeterminado.

La kongreso mem kunigas centon da delegitoj el ĉiuj mondopartoj. Ĝi aspektas eta UK en la angla, preskaŭ sen publiko sed nur kun estraranoj kaj komitatanoj. La meza aĝo estas relative alta: nur dek procentoj ne atingis jam kvardek jarojn.

Heroldo de Esperanto estas la sola internacia esperanta gazeto kiu ĉeestas per propra korespondanto, c-ino Annette Muhlemann.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.