Esperanto en Vraca pli ol centjara

HeKo 401 7-B, 29 aug 09

La 61a kongreso de Bulgara Esperanto-Asocio okazonta en Vraca venontsemajne, 4-6 septembro 2009, pasos sub la slogano “Esperanto en Vraca pli ol centjara”. La pruvitaj unuaj spuroj de la loka komunumo en la urbo datiĝas de 1908. En la regiona muzeo estas konservita poŝtkarto de L. L. Zamenhof al Ivan Krestanov, kiu komence de la pasinta jarcento estis instruisto en la urba gimnazio.

La kongreson de BEA organizas la loka esperanto-societo “Sukceso”, kiu per siaj pli ol cent jaroj de aktivado ja estas la plej aĝa establo kadre de la Pakto por la Esperanta Civito. Nia lingvo kaj komunumo en Vraca estas ligita al la nomoj de elstaraj bulgaraj esperantistoj kiel akademiano Ivan Krestanov, Ceno Partov, Radoslav Trichkov, Enjo Daskalov, d-ro Kiril Velkov, c-ano Bojĉo Mladenov, k.a.

La 61a kongreso de BEA aparte akcentos al la bibliotekoj de la lokaj kluboj, per internacia seminario sub la gvido de Ljubomir Trifonchovski, vickonsulo pri kulturaj aferoj en la Esperanta Civito kaj ĉefredaktoro de la revuo “Literatura Foiro”.

Ĝis nun Vraca gastigis du kongresojn de BEA, du kongresojn de TEJO, du Internaciajn Literaturajn Forumojn de LF-koop, unu Balkanan Esperanto-Kongreson kaj multajn aliajn konferencojn, seminariojn kaj aliajn kulturajn aranghojn. En Vraca daŭre estas redaktata la revuo “Literatura Foiro”, kiu en 2009 same festas datrevenon — sian 40-jariĝon.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.