Esperanto Gården havas novan estraron

HeKo 517 6-A, 15 okt 12

Du “eksterlandanoj” okupas la ĉefajn funkciojn en la kooperativo posedanta  Esperanto-Gården en Svedio: nova prezidanto estas Anna Ritamäki-Sjöstrand, finnino, kaj nova sekretario estas svedo loĝanta en Norvegio, d-ro Tomas Jansson. La antaŭa prezidanto, c-ano Lennart Svensson, fariĝis vicprezidanto kaj daŭre prizorgos la Domon.

Tiuj decidoj fontis el la jarkunveno 13 oktobro 2012, kiu elektis al la estraro ankaŭ Jan Svensson kaj Anders Rylander (kasisto). Vicestraranoj estas Hokan Lundberg (nova) kaj Douglas Draper.

La jarkunveno donis al Bengt Nordlöf la taskon esti kunvokanto de la elektoprepara grupo. Li ankaŭ plenumas la rolon de konstanta estrara konsilanto.

Inter la prioritatoj de la nova estraro troviĝas organizado de somera esperanto-kurso dum la semajno antaŭ la Universala Kongreso en Rejkjaviko.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.