Esperanto-literaturo en Barcelono

HeKo 388 7-B, 21 apr 09

Esperanto alestas gravajn literaturistajn renkontojn dum ĉi tiuj tagoj en Barcelono, Katalunio: la ĝenerala asembleo de la reto de rifuĝurboj kaj la kunveno de la Komitato pri tradukarto kaj lingvaj rajtoj, ambaŭ kadre de PEN Internacia. Nian literaturon reprezentas la prezidanto de la Esperanta PEN, d-ino Perla Martinelli, kaj la delegito ĉe la Komitato, prof. Giorgio Silfer.

C-ano Silfer malfermis la hodiaŭan sesion per prelego pri la stato de la traduka literaturo en nia lingvo, vekante grandan intereson en la publiko, tute ne esperantista (invitoj al lokaj esperantistoj ne estis dissenditaj, ĉar mankis respondo fare de Kataluna Esperanto-Asocio).

En sia prelego Giorgio Silfer komencis per omaĝo al Barcelono, kie antaŭ cent jaroj la unuaj Internaciaj Floraj Ludoj definitive persvadis la esperantan popolon, ke esperanto estas literatura lingvo. La saman agnoskon el la ekstera mondo venis nur en 1993, danke al la PEN-mondkongreso en alia parto de Hispanio, la galega ĉefurbo Santiago de Kampustelo.

La preleganto poste priskribis la situacion de la eldonado en Esperantio, donante interesajn statistikajn datumojn. Laŭ ili, nia literaturo multe pli similas al tiuj de orient- kaj centreŭropaj kulturoj (kiel la litova, la hungara aŭ la slovena) ol al la angla, kie nur inter du kaj tri procentoj jare de la eldonitaj beletraĵoj estas tradukoj. Aliflanke, la esperanta tradukarto mankas nuntempe je strategio, post la propagandeca de la unua epoko kaj la hungara influo al filologia riĉigo en la intermilita periodo. Laŭ c-ano Silfer, tiu manko de tradukpolitiko kupliĝas al la problemoj kiujn travivas la reto de institucie kulturaj resursoj en Esperantio: bibliotekoj (ĝuste en Katalunio situas unu el la plej riĉaj esperanto-bibliotekoj, tamen tute ne utiligata), universitataj kursoj, eldonejoj, kulturcentroj.

La konferencaj laboroj daŭros ĝis morgaŭ, kun fina akcepto en la Registara Palaco.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.