Esperanto-Tago en biblioteko de Malago

HeKo 566 2-B, 1 okt 14

La Esperanto-Domo en Andaluzio realigos Esperanto-Tagon, kunlabore kun Esperanta PEN-Centro, koincide kun la Internacia Semajno de la Esperanto-Biblioteko.

Sabaton 11 oktobro 2014 en la biblioteko de Málaga-Pedregalejo okazos la oficiala livero de la unua stoko da beletraĵoj, laŭ pli frua interkonsento kun la lokaj instancoj. Sekvos tri prelegoj pri tradukarto, fare de profesoroj Josep María Terricabras (kataluna literaturo), Jean-Frédéric Brun (okcitana literaturo) kaj Giorgio Silfer.

Prof. Terricabras prezidas la Komitaton de tradukarto kaj lingvaj rajtoj de PEN Internacia; li estas ankaŭ parlamentano de Eŭropa Unio. Prof. Brun prezidas la Okcitanan PEN. C-ano Silfer prelegos pri “La kvar modeloj de literatura traduko en esperanto”.

Posttagmeze prelegos c-ano Bertil Nilsson, tradukinto de pluraj svedaj klasikaĵoj, kaj c-ino Perla Martinelli, kuntradukinto de “Dekamerono”.

Celebre pri la dua datreveno de la inaŭguro de la Esperanto-Domo, Esperanta Naturamikaro organizas promenadon en dimanĉo, kaj vespere invitas la kvartalanaron al la prezento de “El fantasma de la enamorada”, fare de Teatro del Lazzi, en la aŭlo de la apuda liceo.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.