Esperanto-verkistoj en la unua WALTIC

HeKo 359 9-B, 30 jun 08

Delegacio de la Esperanta PEN-Centro oficiale partoprenas en la unua WALTIC, la Internacia Kongreso de la Literaturaj Tradukistoj inaŭgurita hieraŭ en Stokholmo. La delegacion gvidas la nova prezidanto de la Esperanta PEN, sen. Perla Martinelli, kaj konsistigas ankaŭ senatanoj Jarl Hammarberg, Bertil Nilsson kaj Giorgio Silfer.

La kongreson mem organizas la Sveda Verkista Unuiĝo, prezidata de Mats Söderlund. Inter liaj kunlaborantoj, je nivelo de stabo disdonanta la programfoliojn al la partoprenantoj kaj gastoj, estas ankaŭ esperantlingvano: s-ro Gunnar Gällmo.

Ĉe la inaŭguro, kiu intermeze agrablis per la laponkanta Trio Moivi, la sveda filantropino, antropologino kaj eldonistino Sigrid Rausing enfokusigis la celon de ĉi tiu kongreso, jam anoncitan de prezidanto Söderlund: lanĉi rezolucion favore al: a) kresko de alfabetigo kaj literaturumo en la mondo; b) gardado de esprimlibero; c) fortigo de la aŭtoraj rajtoj. La reprezentantoj de la esperanto-literaturo estas studantaj la dokumenton, por decidi pri eventuala subskribo.

Krom la Sveda, nur la Esperanta PEN kapablas partopreni per oficiala delegacio. Samtempe la Gazetara Servo akceptis oficialan akreditivon por la periodaĵoj “Literatura Foiro”, “Heroldo de Esperanto” kaj “Femina”. Krome, miniekspozicio pri la traduka ĝenro en esperanto estas vizitebla: fakte la sola, ekster tiuj muntitaj de la LKK kaj alia de la Kembriĝa universitato.

En WALTIC ĉeestas tricento da tradukistoj kaj verkistoj el naŭdeko da literaturoj. Male ol en la PEN-mondkongreso, ekzistas nur unu laborlingvo: la angla, kiu estas la plej ofte uzata en literatura kaj scienca tradukado.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.