Esperantologia klerigo dum la Afrika kongreso

HeKo 588 6-B, 23 dec 15

Post tri Afrikaj Esperantologiaj Semajnoj (Lomeo 2005, Buĵumburo 2008 kaj 2011) kaj unu Esperantologia Semajnfino en Dakaro 2007, prof. Giorgio Silfer denove gvidis klerigajn studgrupojn en Afriko, ĉi-foje kadre de la okazanta 6a Afrika Kongreso de Esperanto.

Dum du tagoj c-ano Silfer enkondukis al la historio de nia lingvokomunumo kaj de ĝia kulturo. Tiucele li uzis specifajn paĝojn el “Heroldo de Esperanto” (kiel tiu en la numero 4:2008) kaj la verkon “Historio de la esperanta literaturo”, ĵus distribuitan al la afrikaj mendintoj.

La seminarion ĉeestis pli ol duono el la sesdeko da gekongresanoj, venintaj el Benino, Burundio, Centrafrika Respubliko, Kongolando, Madagaskaro, Togolando. Profesoro Silfer estas la sola alikontinentano en la kongreso.

La preparon de la seminario subtenis Kultura Centro Esperantista el Svislando.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.