Esperantologio kaj ekzamenoj en Andaluzio

HeKo 409 1-B, 3 nov 09

Andaluzia Esperanto-Unuiĝo kaj Kultura Centro Esperantista memorigas pri la unua Andaluza Esperantologia Semajnfino, en Malago 14-15 novembro 2009.

La unua AESF, preparata de perkoresponda kurso, pritraktos la esperanto-kulturon ĝenerale, kaj enkondukos al (nedevigaj) lingvoekzamenoj por la niveloj B2 kaj C1, laŭ la LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito. Pri la aranĝo responsas c-anoj Julio Herrero kaj Giorgio Silfer, kiu gvidos la formadon dum la tuta semajnfino.

AESF okazos sabaton la 14an de novembro (9h30-13h00 / 15h30-19h00) en Centro Civico, Avenida Los Guindos 48, Malago (komuna tagmanĝo en la apuda restoracio M&A); dimanĉon la 15an (9h30-13h00) en Albergue Juvenil, Plaza Pio XII 2, Malago (eblas tranokti en la junulara gastejo mem).

La tuta programo plus du tagmanĝoj, unu matenmanĝo kaj la tranoktado kostas nur 40,- eŭrojn. La nombro de la partoprenontoj estas limigita je dek kvin. Aliĝoj kaj pliaj informoj tra esperantomalaga ĉe hotmail.es kaj ankaŭ nia redakcio.

La lingvotesta sesio okazos la 15an de novembro posttagmeze, kun prioritato por la loĝantoj ekster Malago.


Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.