Espero Kasati malesperas pri la Junulara

HeKo 841 2-A, 18 jul 24

“La nuna situacio ene de TEJO ne indas pluekzisti ĉar ĝi ja antaŭvidigas ĥaosan malvigliĝon de nia amatega TEJO.” Tiel c-ano Espoir Kasati el Kongolando komencas tre maltrankviligan mesaĝon al la Komitato de TEJO, en kies elekta komisiono li membras. “Niaj komisionoj estas vere tre silentaj escepte de kelkaj”, li asertas. “La malvigliĝo de pluraj komisionoj kaŭzas foreston de TEJO sine de la junularo esperantista kaj jen junuloj malaktiviĝas kaj ekmankas eĉ kandidatoj.”

“Ni provis kontakti plurajn, sed ŝajne ilin okupas porlaboraj farendoj tiel, ke eĉ havi tempon por TEJO jam ne eblas” insistas Kasati, kiu plurfoje mencias la unujaran prezidinton Alberton S. Garrido kiel modelon de gvidanto.

En la Junulara ekzistas diverĝo inter la deziro kreskigi la nombron da (duon)salajrataj stabanoj (por tiel akiri EU-subvenciojn) kaj la bezono havi pli da nesalajrataj gvidantoj. Certagrade reaperas la negativa situacio kreita de la interkonsento de Beogrado (1973), kiam la Centra Oficejo de la Universala aŭtomate fariĝis ankaŭ CO de la Junulara. La interkonsento ne funkciis tiam kaj ĝia miskopio misfunkcias hodiaŭ, kiam la stabanoj de TEJO sidas en Roterdamo kaj deĵoras ankaŭ por UEA en fazo de likvido de la tiea sidejo.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.