EU-malsubvenciado profundigas delongan krizon

HeKo 904 7-B, 18 mar 26

La emerita Konsulo d-ro Giorgio Silfer delonge antaŭvidis gravan krizon en TEJO, kaze ke Eŭropa Unio fermus la kranon el kiu fluas subvenciado; tial en intervjuo aperonta en “Heroldo de Esperanto” li esperas ke la Junulara definitive sendependiĝos kaj de Eŭropa Unio kaj de la Universala, trovante propran vojon.

Sed li ricevis alian, pli insidan demandon: Ĉu vere la Esperanta Civito neniom riskas el la nuna geopolitika konjunkturo? Li respondas:

“La Esperanta Civito nek konsorcie nek per paktinta establo petis ion ajn de EU-instanco, dum baldaŭ dudek kvin jaroj; tial la motivoj kiuj krizigas aliajn, finance kaj morale, tute ne tuŝas ĝin. Tamen la kreskanta malriĉiĝo de la individuoj pro la ĉiutaga vivokosto, kaŭzitaj de la militoj, povas efiki negative ankaŭ ĉe ni. Des pli ke la tradiciaj movadoj ŝrumpas kvante kaj kvalite, kaj tio, adiciita al la disvastiĝanta opinio pri la venko de la angla kiel internacia helplingvo, kondukas al frustracio kaj kabeiĝo en tiuj finvenkismaj movadoj; sed raŭmistojn ne trafas tiu fenomeno.”

Legu pli en Heroldo de Esperanto n-ro 2375

— HdE-redakcio
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.