EU-Parlamento akcelas la secesion de Britio

HeKo 605 2-E, 29 jun 16

Per 395 voĉoj pore, 200 kontraŭe kaj 71 sindetene la Parlamento de Eŭropa Unio aprobis hieraŭ rezolucion kiu petas “rapidan kaj koheran aktivigon de la proceduro” por la ĉeso de la membreco de Britio.

La rezolucion subtenis kristandemokratoj, socialistoj, liberal-reformistoj kaj verduloj. Kontraŭis la ekstrema dekstro kaj ĝenerale la EU-skeptikuloj, inkluzive de la relative plej forta itala partio “Movado Kvin Steloj” (en kies balotprogramo estas deviga instruado pri la angla lingvo ekde la infanĝardeno).

Jean-Claude Junker, prezidanto de la EU-Komisiono (malpropre komprenebla kiel kontinenta registaro), estis aparte kolera kontraŭ la brita secesiestro Nigel Farage: li eĉ anoncis ke li ne parolos en la angla (reago kiun svedaj radiokomentistoj difinis “infanaĵo”), sed poste preferis uzi la lingvon de Ŝekspiro.

La germana gazetaro estas petanta la demision de la luksemburga Komisionestro, kiu kulpus pro ne adekvata pritakso kaj pritrakto de la brita dosiero. Sed mezorienteŭropanoj petas ankaŭ la kapon de Donald Tusk, la pola prezidanto de la Eŭropa Konsilio (la neproporcia branĉo de la leĝodona povo, tamen ne pariteta), apartenanta al la partio kontraŭa al la nun reganta en Pollando.

La pola registaro mem estas iritita pro la triopa mastrumo de la krizo (fare de Germanio, Francio kaj Italio), pro ne envolvo de aliaj partneroj. Verdire pli rajtus plendi la hispanoj, sed ili jam de duona jaro ne havas registaron, kaj neniu prognozas kiam ili denove havos…

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.