Eŭropa Unio sankcias Popolan Ĉinion, kiu reciprokas

HeKo 758 5-E, 23 mar 21]

Kun la sindeteno de la hungara, la eksterpolitikaj ministroj de Eŭropa Unio, apogitaj de Usono kaj Britio, aprobis hieraŭ sankciojn pro la malrespekto de la homaj rajtoj en diversaj ekstereŭropaj ŝtatoj, precipe en Popola Ĉinio. Ĉi tiu replikis tuj, anoncante reciprokajn kontraŭrimedojn.

Lastfoje EU alprenis drastan sintenon kontraŭ Pekino en 1989, pro la eventoj de placo Tien-An-Men; ĉi-foje la problemo koncernas la situacion de la ujgura etno. Ankaŭ Birmo, Turkio kaj aliaj ŝtatoj, pro diversaj konataj kialoj, ricevis de Bruselo diplomatian skoldon je diversa intenseco.

La nekutima firmeco de Eŭropa Unio manifestiĝas unuflanke pro interna politika mekanismo aprobita en decembro 2020, kiu sveltigas kaj rapidigas tian rezolutecon; aliflanke, ĝi komplezas la anglosaksajn partnerojn, precipe la usonan superpotencon, kiu ne rilatas pozitive al la nova (se vere nova) “Ostpolitik” de Germanio, kun fortiĝanta ekonomia triangulo inter Berlino, Moskvo kaj Pekino.

En tiu triangulo Germanio moviĝas sub la prudenta ŝirmo de la eŭropa flago, kongrue al privilegia akso kun Francio.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.