Fajszi Amika Rondo kun pli granda konsilio

HeKo 608 8-B, 31 jul 16

La Fonduma Konsilio de Fajszi Amika Rondo en Budapeŝto alelektis hodiaŭ du novajn membrojn: ili estas d-ino Perla Martinelli kaj s-ro Balázs Ravasz. Per tiu kooptado la Konsilio konsistas nun el kvin membroj.

Krome la Konsilio de FAR konfirmis d-ron György Nanovfszky kiel prezidanton, elektis s-inon Anna Bartek vicprezidanto kaj d-ron Giorgio Silfer prokuristo. La jura sidejo de FAR restas la sama kiel nun.

FAR estas fondumo ekde aprilo 2014. Venontjare ĝi rajtos akcepti donacojn ankaŭ laŭ la fiska hungara sistemo (unu procento de la personaj impostoj).

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.