FAR rendevuis kun OIK en Budapeŝto

HeKo 520 5-B, 26 nov 12

Hodiaŭ matene la gvidantoj de Fajszi Amika Rondo, gecivitanoj György Nanovfszky kaj Anna Bartek, havis oficialan kunsidon kun la direktorino de la Fremdlingva Biblioteko (OIK) en Budapeŝto, s-ino Ibolya Mender, en ĉeesto de la esperanto-bibliotekistino tiea, f-ino Aniko Nemes. 

La kunsido estis ege fruktodona. La ĉefa temo estis la trakto de la interkonsento pri la venontjaraj Literaturaj Kafejoj organizotaj en la Landa Fremdlingva Biblioteko. La direktorino bonvenigas la trian ĵaudon ĉiumonate FARon por okazigi la kunvenojn. Somere estos dumonata paŭzo (julio kaj aŭgusto). La kontrakton venontsemajne ni subkribos.

En decembro 2012 lasta literatura kafejo okazos en la Domo de Nacioj, kie d-ro Vilmos Benczik prelegos pri la revuo “Hungara Vivo”, omaĝe al la ora jubileo de ties unua numero.

Estas antaŭvideblaj ankaŭ aliaj projektoj, interalie kadre de direktivo Rogora pri la esperanto-bibliotekoj.


Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.