Fartoproblemoj solvita kaj solvata

HeKo 501 7-C, 23 mar 12

Ĉi-semajne sen. prof. Giorgio Silfer estis operaciita ĉe la ventro, en svisa hospitalo, fare de teamo gvidata de d-ino Marike Papen. La operacio plene sukcesis, la baldaŭ eksa Konsulo rapide resaniĝas hejme.

Fine de marto okazos lia renkonto kun la eliranta Vickonsulo, kaj nova Konsulino, sen. Marie-France Conde Rey, prepare al la inaŭgura parlamenta sesio de la Esperanta Civito.

La sesion tre bedaŭrinde ne povos partopreni c-ino Perla Martinelli, delegitino de “Femina” ĉe la Forumo. Baldaŭ ŝi trapasos gravan operacion en hispana hospitalo, kaj restos en Andaluzio ĝis la somero.

Tuj post la parlamenta sesio, kiam estos permesate al li denove flugi, sen. Silfer atingos la edzinon en Malago, kie intertempe ŝi estas helpata de pluraj amikinoj.

C-ino Perla Martinelli estis operaciita fare de teamo gvidata de d-ro Luis Belber. La interveno sukcesis kaj ŝi baldaŭ reiros al sia apartamento en Malago, por ordinara konvalesko.

Koran dankon al la multaj kiuj interesiĝis bondezire kaj subtene.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.