FEM renovigos sian Komitaton

HeKo 649 8-B, 29 jun 17

Feminisma Esperanta Movado renovigos sian Komitaton, okaze de la ordinara Asembleo en la Esperanto-Domo de Svislando (proprieto de Kultura Centro Esperantista en Ĉaŭdefono), 13 julio 2017, ekde 16h30.

Kandidatas la tuta eliranta Komitato, nome gec-anoj Anna Bartek, Marie-France Conde Rey, Jarl Hammarberg, Perla Martinelli, Chamberline Nguefack. Krome estas kandidatigitaj c-inoj Agneta Emanuelsson kaj Alexandrine Tshamena Omba.

La Asembleo elektos ankaŭ la du delegitojn de FEM ĉe la Forumo de la Esperanta Civito: la du elirantaj estas reelekteblaj — Mariola Jobin, Roland Eriksson. Aldone estas kandidatigita Agneta Emanuelsson.

En la tagordo situas ankaŭ la propono aliĝi al Kooperativo de Literatura Foiro.

(HeKo 649 8-B, 29 jun 17)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.