"Femina" 22 pri socio kaj kulturo

HeKo 438 2-B, 20 maj 10

Tre interesa enhavo por la junia numero de “Femina”, ĉefredaktita de sen. Perla Martinelli, kiu prizorgas ankaŭ la grafikon de la internaj paĝoj, dum la kovrilon kaj kontraŭkovrilon desegnis Rolf Ernst. La nova numero estas jam survoje al la abonantoj.

C-ano Francisko Degoul en “Zamenhofa dilemo inter Kreono kaj Antigono” psikanalizas la influon de la patrino al Lazaro Ludoviko Zamenhof. La patriarkan socion de Litovio esploras Rita Valciukaite per la eseo pri la litova verkistino Zemaite. Sonja Brun portretas en Eva Maillart la fascinon de la mondesploro. C-ino Etel Zavadlav enkondukas al unika socia mikrofenomeno en ankoraŭ ekzota angulo de Eŭropo: virgulino Ramiz.

“Enamiĝi internacie al unu plus…” estas la temo traktita de Klara, kiu preludas al resumo pri la situacio de la esperanto-familioj, kaj al longa eseo de Isis Okabe Piton pri “La intelekta evoluo de la bebo laŭ Piaget”.

Gabriela Mistral gastas en la serio de la Nobel-laŭreatinoj, per kontribuo de c-ino Inés Beaumont kaj tradukoj de gec-anoj Perla Martinelli kaj Giorgio Silfer. El Ameriko venas ankaŭ mikronovelo de la meksika Nedda G. de Anhalt: “La senliberejo”, denove pri alia dimensio de Unu plus.

Sen. Marie-France Conde Rey recenzas el feminisma vidpunkto la romanon de István Nemere “Jesa”, kaj kritikas (kun c-ino Etel Zavadlav) la inan masklismon de la artikolo “Klukantaj kokinoj”, verkita de Maria Sandelin. Kaj barbaran tradicion de masklismo en la islama Afriko pritraktas c-ano Leen Deij.

“Femina” estas trimonata revuo en formato A4, la sola esperantlingva kiu okupiĝas sisteme pri virinoj en socio, kulturo, politiko. Ĝin posedas Feminisma Esperanta Movado, eldonas kaj administras LF-koop. Provekzemplero estas mendebla ankaŭ tra nia redakcio. “Femina” estas la unua nevirtuala periodaĵo en esperanto fondita en la 21a jarcento.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.